Gustavo Adolfo Bécquer
LA AKVON KISAS...


La akvon kisas milde-ĝema vento,
dum ondojn ĝi puntige ludbalancas,
la nubon kisas sun' en okcidento
kaj ĝin per oro kaj purpur' nuancas,
sur brula ŝtip' la glita flamserpento
por kiso al alia flamo dancas,
eĉ la salik' kliniĝas proprapeze,
redonas kison al river' karese.